blondulino. Diantoj...
Sed ĵus rigardo de Joĉjo falis sur la diantojn, lia koro ĝoje ekbatis kaj liaj gajaj okuloj lumiĝis pro bona rideto. Tiuj diantoj rememorigis al li unu antaŭnelongan, tamen tute forgesitan okazintaĵon.
Vespere dum la dimanĉo pasinta, intencanta iri en la vilaĝan administrejon por ricevi tie korespondaĵon, ĵus alportitan de Demjan de la poŝtejo, li preteriris la florbedojn kaj senintence forŝiris unu dianton kaj, irante, li longatempe flaris ĝian aromon kaj kisis ĝiajn folietojn delikatajn kaj, fine, metis ĝin precize en butontruon de sia jako.
En la administrejo estis neniu, krom la vilaĝanestro — la patro de Annjo — kaj skribisto.
La vilaĝanestro estis en bona, festa humoro. Li afable salutis Joĉjon kaj, amike premante lian manon, ridetante kaj gaje fermetante siajn iom ruzajn okulojn, diris:
— Vi, Joĉjo, malfruiĝis hodiaŭ. Viajn leterojn antaŭlonge Demjan mem forportis en vian domon. Sidiĝu, mi delonge ne vidis vin.
Joĉjo rifuzis kaj, salutinte la estron, intencis jam foriri, kiam la vilaĝanestro haltigis lin je la mano:
— Sidiĝu... Kien vi rapidas? Ĉu al promeno kun la knabinoj? Nu, vi ne malfruiĝos...
Joĉjo ne intencis iri promeni, sed la vortoj de la vilaĝanestro kaj lia rideto konfuzis lin. Li staris ruĝiĝinte kaj mallevinte la okulojn, nenion parolante.
— Kian floreton vi kunportas hodiaŭ!.. Nu, fraŭlinoj, estu singardemaj! Al kiu el ili, diru al mi, vi prezentos la floreton? Kiu estas via elektitino? — li daŭrigis ŝerci, ĝuante konfuziĝon de la junulo.
Joĉjo tute ne intencis tiam promeni kun la knabinoj, kion ne aprobis liaj gepatroj kaj kion li faris nur malofte, sekrete de ili, sed la vortoj de la vilaĝanestro kaj lia aludo neatendita faris tion, ke Joĉjo subite eksentis fortan, nevenkeblan deziron intervidiĝi kun la knabinoj kaj partopreni iliajn ludojn kaj kantadon. Ne revenante hejmen, li ekiris sur la riverbordon, kie, sub maljunaj larĝbranĉaj ulmoj, ordinare dum festaj vesperoj promenis la knabinoj.
La knabinoj, kiuj solaj en siaj festaj ornamoj sidis sur benkoj kaj gaje kantis ion, ofte interrompante la kantadon per ŝercoj kaj laŭta ridado, de malproksime rimarkis Joĉjon kaj ĉirkaŭis lin, ĵus li eniris sub ombron de la arboj.
Joĉjo ĉirkaŭrigardis la knabinojn kaj trovinte inter ili la filinon de la vilaĝanestro — Annjon, kiu diferencis de siaj kunulinoj per modesteco kaj kiun li ŝatis pli ol ian alian knabinon, li eltiris al ŝi la dianton.
La belulino ruĝiĝis, tamen, kun ĝoja rideto, ŝi tuj prenis la floron kaj koketeme alpinglis ĝin sur la brusto de sia blanka vestaĵo muslina kun mallongaj manikoj puntaj antaŭ okuloj de siaj amikinoj, kiuj envie rigardis ŝin.
— Joĉjo, donu al mi unu floreton!...
— Joĉjo, Joĉjo!.. donu floreton!.. — ekaŭdiĝis votoj de la knabinoj.