Joĉjo dismetis la manojn, montrante per tio, ke plu li ne havas florojn, salutis la knabinojn kaj foriris.
— Kien vi, Joĉjo?.. — ekkriis Annjo. — Promenu kun ni...
Li returniĝis, silente salutis la belulinon kaj per paŝoj rapidaj foriris.
Nun, rememorante tion ĉi, Joĉjo klare prezentis al si la ĝojon de la knabino. Sed liaj pluaj rememoroj kaj pensoj estis subite interrompitaj de laŭta sonorado preĝeja, kiu vokis piulojn al matena festa diservo. Li formetis de la kapo sian ĉapelon, faris respektoplene krucosignon kaj ekiris laŭ direkto al la preĝejo.
La dimanĉa liturgio finiĝis en la 12-a horo. Rapideme fininte matenmanĝon, Joĉjo forlasis sian domon kaj kun malpacience-batanta koro kaj zorgatakitaj okuloj ekiris la vojon, sur kiu li esperis renkonti Demjan-on, revenantan de la poŝtejo kaj kie li, kiel jam ni vidis, dume renkontis nur la fraŭlinon kaj la onklon.
Atente, kiel antaŭe, aŭskultante eĉ plej mallaŭtan brueton sur la vojo, Joĉjo atingis tiun lokon, kie li antaŭ nelonge renkontis la fraŭlinon. Li haltis tie, rememorante neatenditecon de la renkontiĝo kun plej malgrandaj detaloj de ĝi, li rigardis tiun vojkurbiĝon ĝis kiu li akompanis per sia rigardo la belulinon kaj post kiu ŝi, donacinte al li lastan rigardon afablan, malaperis, kiam liaj revoj estis interrompitaj de ies voĉo konata. Joĉjo ektremis nevole kaj ekrigardis laŭ tiu direkto, de kie aŭdiĝis la voĉo. En kelkaj paŝoj de li sub ombro de alnaro kuŝis Demjan.
— Kial vi kuŝas tie? — sin turnis la junulo al li.
— Kiu? ĉu mi?.. — malrapideme kaj demande respondis Demjan, levante sian kapon de leda sako, plenigita de gazetoj kaj leteroj. — Mi laciĝis. Tre varmege estas hodiaŭ... Mi delonge jam kuŝas, mi neunufoje jam vidis vin preterpasanta ĉi tie... — babilis la knabo.
Sed Joĉjo jam ne aŭskultis lin. Per unu salto li atingis la knabon kuŝantan kaj, eltirante la manojn, tremantajn pro emocio, al la sako, li demandis:
— Ĉu vi ricevis?... Ĉu vi portas de la poŝtejo por mi rekomenditan leteron... eksterlandan?..
— Ĉion mi ricevis! — nerapidante, kun grava mieno respondis la knabo, malfermante la sakon. — Nun vi legu, ne enuu, — li aldonis, ridetante.
Alpremante la leteron al la brusto, kiel trezoron, Joĉjo, kiel sago, ekkuris hejmen en sian ĉambron.
II. La onklo.
— Joĉjo, Joĉjo!.. Joĉjo, kie vi estas?.. — aŭdiĝis jam delonge tra la pordo malfermita de la balkono voĉo de Zinjo, la pli juna fratino de Joĉjo. — Joĉjo, la panjo vin vokas!..
Joĉjo klare aŭdis la vokon, li klare konsciis, ke li devis tuj resoni, sed li tuta per sia ekzistaĵo