je mi kaj je mia lingvo. Nu, mi estas ja stultulo, kaj mi lernos la lingvon de stultuloj! Kion oni bezonas ankoraŭ...
La patrino kaj la filo je la mano eliris el la ĉambro, ili malsupreniĝis laŭ kruta ŝtuparo kaj, malrapideme, senĉese haltante kaj amadmirante florojn en la ĝardeno, ekiris al la onklo.
La domo, en kiu estis la ĉambro de Joĉjo, estis propraĵo de lia patro. Ĝi estis negranda somerdomo. Malsupre estis du grandaj ĉambroj, en unu el kiuj dum someroj laboris kaj dormis la patro, la alia estis destinita por parencoj kaj gastoj, kiuj iafoje somere vizitadis la familion. En la supra etaĝo estis nur unu malgranda ĉambro de Joĉjo kun eta balkono. La onklo, kiun Joĉjo renkontis hodiaŭ sur la vojo kaj al kiu nun kondukis lin la patrino, loĝis en alia domo, starinta sur kontraŭa rando de la ĝardeno. Tiu domo estis konstruita antaŭ longe, ankoraŭ kiam Joĉjo estis tre malgranda etulo, aŭ, eble, kiam li ankoraŭ ne ekzistis en tiu ĉi bela mondo, — de la onklo, laŭ lia plano, sub lia senpera observado kaj je lia mono. Tial la familianoj, por diferencigi la domojn, nomis ordinare la unuan, „nia domo“ kaj la duan „onkla domo“.
La „onkla domo“ estis tre granda. Krom kuirejo, manĝoĉambro, gastoĉambro, dormoĉambro, infanĉambro kaj kabineto de la patro de Joĉjo, ĝi havis ankoraŭ unu grandan ĉambron de la onklo mem, kiu havis apartan enirpordon el la vestiblo kaj ne komunikiĝis kun la ceteraj ĉambroj. Ordinare ĝi estis ĉiam ŝlosata de la onklo, pro kio penetri tien povis nur tiu, kiun bonvolis enlasi en ĝin la mastro.
La onklo estis pli maljuna, ol la patrino — la patrino de Joĉjo — preskaŭ je dudek jaroj kaj tial li konservis ĝis la fino de sia vivo, rilate al ŝi, protektan, estrecan tonon, kiun havas plenaĝa homo al malgranda infano.
Li estis altkreska, kvazaŭĝiba, tute griza maljunulo kun ĉiam glate tondita la kapo, razita vizaĝo, laŭlonge kaj laŭlarĝe kovrita per sulkoj profundaj, kun maldikaj kaj malsupreniĝantaj, kiel sakoj, vangoj, agla nazo kaj densaj, longaj grizaj brovoj, el-sub kiuj malafable rigardis okuloj severaj.
Li estis fraŭlo. De junaj jaroj li loĝis en ia urbo de Polujo, kie nun li havis ian gravan oficon. (Kia estis tiu ĉi urbo, kia estis lia ofico, tion sciis, ŝajne, neniu en la familio, krom la patrino). Sed de tiu jaro, kiam li konstruis sian domon en la vilaĝo, li ĉiujare printempe aperadis en la vilaĝo (por „ripozi“ tie, kiel li parolis) kune kun unuaj kantbirdoj, revenantaj de sudo, kaj restis tie ĝis veno de unuaj frostoj aŭtunaj.
Tage li malofte eliradis el la domo, sed frumatene kaj malfrue vespere lia kvazaŭĝiba figuro ofte estis videbla en la florĝardeno, arbaro aŭ sur bordo de la rivero. Li estis pasia adoranto de floroj, fungamanto kaj senlaca fiŝkaptisto, kiu, dum lumaj someraj noktoj, iafoje ĝis tagiĝo mem pasigadis nokton super la rivero kun fiŝhoko en la manoj.
Li tre ŝatis purecon kaj nenian polveton oni povus trovi en lia ĉambro. Sed, kvankam li