ofte parolis al la fratino, ke li ripozas anime en la vilaĝo, estis du objektoj, du aĵoj, kiujn li ne toleris, malamis, kiuj, laŭ liaj vortoj, venenigis lian vivon en la vilaĝo. Tiuj ĉi aĵoj estis muŝoj kaj infanoj. Se li toleris la lastajn, kiel neeviteblan malbonon, la unuajn li malamis kun ia nekredebla, malsanema pasio. Se en lian ĉambron penetris de ie unu muŝo (por eviti tion ĉi li neniam malfermis fenestrojn), li perdis trankvilecon, dormon, apetiton, kiuj revenis al li nur tiam, kiam tiu ĉi insekto pereis antaŭ liaj okuloj. Li neniam manĝis en la manĝoĉambro, kie muŝoj estis ĉiam, kvankam en negranda kvanto, sed ĉiam sola en sia ĉambro, kien oni alportadis por li manĝaĵojn. Unufoje tagmanĝis en la manĝoĉambro kun la familianoj ia grava kaj estimata de la onklo persono. Pro tio li ankaŭ je tiu ĉi fojo ĉeestis komunan tagmanĝon aŭskultante la gaston interesan. Sed meze de la tagmanĝo kaj interesplena interparolo kun la alveturinto, en lian glason enfalis de ie unu muŝo. La onklo tuj paliĝis, ektremis kaj, ne povante sin deteni, kiel frenezulo, elsaltis el la ĉambro kaj jam plu ne revenis tien eĉ por adiaŭi kun la gasto.
— Kiu?.. — ekaŭdiĝis laŭta, malkontenta voĉo maljunula, responde je mallaŭta frapo de la patrino de Joĉjo je la pordo de la onkla ĉambro.
— Fraĉjo, malŝlosu...
— Eniru... — respondis la sama voĉo malkontenta kaj tuj ekaŭdiĝis laŭta murmurado nekomprenebla, tusado kaj malfacilaj paŝoj nerapidemaj. Post tio ekklakis ŝlosilo en serurtruo kaj la pordo malfermiĝis tiom malmulte, ke povu trairi ĝin nur unu homo.
— Mi petas pli rapide, pli rapide!.. — murmuris la maljunulo, el ĉiuj fortoj svingante antaŭ la pordo duonmalfermita per naztuko. — Ree la ĉambro estos plena de muŝoj malbenitaj... Fine, tio estas netolerebla!..
La patrino, tenante per la manoj antaŭ si je la ŝultroj la filon, enpuŝis lin tra la fendo kaj tuj post li ŝi mem iel eksaltis en la ĉambron.
— Bonan tagon, fraĉjo! — diris la patrino, salutante la maljunulon, kiu kun bruego fermis post ŝi kaj tuj ŝlosis la pordon, tamen starante ankorau apud ĝi kaj ne ellasante la ŝlosilon el la mano.
Joĉjo ekrigardis la patrinon, kvazaŭ demandante ŝin per la rigardo, kion li devas fari. Ŝi faris al li okulsignon, kiu signifis, ke li ankaŭ devis saluti la onklon, kiun li ankoraŭ ne vidis dum tiu ĉi tago.
— Bonan tagon, onkĉjo! — li diris malkuraĝe, kisante flavkoloran, vejnecan kaj sekan manon, kiun la onklo eltiris al li.
— Ni venis, fraĉjo, por sciiĝi, ĉu io estas bezona al vi... Eble, muŝoj ree enflugis de ie, Joĉjo...
— Dankon! — diris la maljunulo, ordigante baskojn de sia longa sentalia bluzo silka kaj kuntirante la brovojn, tamen ankoraŭ nek ŝanĝante sian pozon, nek forirante de la pordo. — Dankon! Mi delonge atendas vin. Mi jam supozis, ke vi tute forgesis min... Ŝajne, mi estas ne fremdulo... la tutan nokton mi pasigis sendorme, ankaŭ tage mi ne trovas trankvilon...
— Ĉu muŝoj?..