Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi scias... Ili mortigos min, mortigos, malbenitaj... Mi nenie povas min kaŝi de ili! Ĵus mi kaptos unu, aliaj du aŭ tri jam enflugis en la ĉambron anstataŭ ĝi, kaj estus mirinde, se ili ne enflugus... oni senĉese jen eniras, jen eliras tra la pordo, — li diris, forirante de la pordo kaj per atenta rigardo observante la plafonon kaj murojn.

Sur la fenestroj kaj specialaj benkoj, starintaj kontraŭ la fenestroj, estis vidataj ĉambrofloroj en belaj potoj. Sur la muroj en valoraj kadroj pendis jam parte perdintaj sian koloron antikvaj portretoj kaj bildoj de vivo kamparana. Apud unu muro staris granda skribotablo ne kolorigita kun almovita mola apogseĝo, kontraŭ ĝi — apud muro kontraŭa staris kunmetebla fera lito kun alta monto de molaj kusenoj. Du grandaj ŝrankoj kun dikaj libroj en antikvaj ledaj bindoj, starintaj proksime de la tablo konsistigis ornamaĵon de la ĉambro. Sur la tablo kuŝis kelkaj malfermitaj libroj kaj dika kajero kun paĝo ne tute skribita.

Malgraŭ diverskonsisteco de la meblaro kaj ĝia primitiveco, malgraŭ, rimarkebla de unua rigardo, fraŭleca karaktero de la ĉambro, ĝi nevole mirigis iun per sia ordo kaj pureco. Nenie estis rimarkebla plej malgranda balaaĵero aŭ polvero kaj ĉie, kien ajn oni turnus rigardon — inter florpotoj, sur muroj, sur la lito, eĉ sur la skribotablo — pendis kaj kuŝis pecetoj de glua muŝkapta papero kaj staris tasetoj kun diversaj musvenenaĵoj.

— Jen ĵus traflugis unu!.. — la onklo diris, daŭrigante sian serĉadon de io sur la plafono kaj muroj, — kaj antaŭ via veno mem du muŝoj neforpeleble-trudeme senĉese atakis min je la tablo. Nenia veneno efikas je ili, malbenitaj!..

— Serĉu, Joĉjo, vi havas pli akravidecajn okulojn, ol nia bona onklo, — diris la patrino.

— Ne dispremu, atendu, ne dispremu ĝin!.. — la onklo ekkris, alkurante raj prenante unu viktimon el la manoj de la nevo. Kun ĝojo malica sur la vizaĝo, li forŝiris nerapidante, kvazaŭ ĝuante je la ekzekuto, la kapon de la kaptito kaj metis ĝin en specialan skatoleton.

— Bone!.. — li laŭdis la nevon. — Daŭrigu ĉiam sammaniere, — kaj, sin turnante al la fratino, li aldonis: — Li havas necesan lertecon de la mano. Se li ne estus tiel maldiligenta, li povus alporti netakseblan servon al la homaro....

— Pli singardeme... sentaŭgulo, stultulo! — li ree laŭte ekkriis subite, — Se vi disbatos mian florpoton, mi disbatos vian... Ĉu vi kaptis gin? Bone... Donu ĝin tien ĉi!..

Dum kvin minutoj, dum kiuj la fratino staris ankoraŭ sur la sama loko apud la pordo, la kaptistoj sukcesis jam kapti kelkajn muŝojn kaj poste ili longe vane marŝis ronde tra la ĉambro, atente serĉante la insektojn.

— Atendu!.. Ankoraŭ unu devas esti ie... — la onklo murmuris, plenigante la nazon per flartabako el malgranda arĝenta tabakujo, kiun li neniam ellasis el la manoj. — Atendu!..

Kaj efektive, post longa serĉado, Joĉjo al ĝojo nekaŝata de la onklo sukcesis trovi ie ankoraŭ unu muŝon — lastan kaj kapti ĝin.

— Nu, bone! Nun vi foriru, — li diris al la nevo, metante la muŝon ekzekutitan en la skatolon kaj alproksimiĝante al la pordo. — Kaj vi, — li sin turnis al la fratino, — restu, mi devos diri al vi du vortojn.