Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La onklo malŝlosis la pordon kaj tra malgranda pendo, iom malferminte la pordon, kiel hundaĉon, trapasis la nevon.

                III. Agrabla novaĵo

La ĉielo ekkompatis la teron, kiu delonge soifis malsekaĵon, kaj sendis al ĝi abundan pluvon kun fulmotondro. Post la pluvo ĉio reviviĝis en la naturo: la aero fresiĝis kaj pleniĝis de kreskaĵaromo, arboj kaj floroj kvazaŭ plijuniĝis, lavinte sian polvorovitan someran vestaĵon. En la ĝardeno estis tiel bone, tiel facile tie spiris brusto, kompare kun la ĉambroj, kie aero estis sufora, ke oni decidis aranĝi vesperan tetrinradon tie, sub branĉoj de maljuna pomarbo. Partopreni la tetrinkadon konsentis eĉ la onklo, kiu antaŭe proprokiele certiĝis, ke muŝoj tute forestis sub la pomarbo.

Oni gaje alportis grandan tablon, metis ĝin sub la arbo kaj kovris ĝin per blanka tablatuko. Du servantinoj, Joĉjo, Zinjo kaj ilia plej juna frato Boriso- okjara dirulo, - gaje ekkuris tien kaj reen, laŭte piedbatante per la piedoj je pluvlagetoj sur vajetoj de la ĝardeno kaj portante el la onklo domoseĝojn, tevazaron, biskvjitojn kaj dolĉaĵojn.

Kiam ĉio estis preta kaj granda bruanta samovaro el ruĝa kupro estis starigita meze de la tablo, en la aleo montriĝis figuroj de la onklo kaj de la patro de Joĉjo, pace ion priparolintaj, je kelkaj paŝoj de ili, por ne ĝeni ilin per sia ĉeesto, servis post ili la mastrino. La onklo, pro strangaĵoj de sia karaktero, kiel oni parolis, ne toleris la bofraton- la patron de Joĉjo- kaj nur en tre maloftaj okazoj permesis al si interparoli kun li. Sed tiuj ĉi maloftaj renkontiĝoj kaj, ankoraŭ pli maloftaj, interparoloj ordinare estis finataj subite per reciprokaj riproćoj eĉ ofendoj kaj post tiaj kunpuŝiĝoj ili ciam ree disiris, por longe malpacigintaj.

-Li iras!.. - subite ekaudiĝis ies voĉo infana apud la tablo kaj tuj gaja ridado kaj ŝercoj de la infanoj česiĝis, kvazaŭ pro gesto de bastono de sorĉisto. La vizaĝetoj de la infanoj eltiriĝis, fariĝis seriozaj kaj pro tio ne naturaj. Ili jam ne unufoje spertis kiaj rezultatoj malĝojaj atendas ilin, se ili permesus al si en ĉeesto de la onklo ian ridon au petolaĵon.

La mastro- la patro de Joĉjo, altkreska, nigrohara viro kun energia vizaĝo kaj regulaj vizagtrajtoj, kiu ĉiam akompanis sian parolon per gestoj kaj kutimaj esprimoj, - sidiĝis apud la onklo, la mastrino okupis sian lokon apud la samovaro, la infanoj sidis silente sur la kontraŭa planko de la tablo. La mastro ĵus revenis el la lernejo, kie li pasigis kelkajn horojn ĉe sia plej maljuna filo, kiun oni opiniis instruitulo, kaj nun li rakontis al la onklo pri planoj de plua agado, protektata de la filo.

-Peĉjo baldaŭ veturos al la guberniestro,-li parolis kun ardo, malfermante arĝentan tablarujon de la onklo, kiu staris kontraŭ ili sur la tablo, kaj prenante el ĝi pinĉkvanton da plastabaro,