Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kion li permesis al si en plej maloftaj okazoj de bona humoro. - Li petos permeson de li fondi bibliotekon-legejon por la popolo, vilaĝanoj jam esprimis sian konsenton konstrui por ĝi specialan domon apud la lernejo.

-Hm...-malaprobe ekbalancinte per la kapo, diris responde la onklo.

-Monrimedoj por aĉeto de libroj, laŭ lia opinio, estas sufiĉaj...

- La mastro daurigis, ŝargante la nazon per la flartabako kaj ne rimarkante, ke la mieno de la onklo fariĝis pli kaj pli malkontenta.

-Baĥusor-nia bonfaranto-piĉulo promesas subvencion....

-Hm... -pli laŭte interrompis lin la onklo, ekfrapinte per la tabakujo je la tablo, kio ĉiam signifis lian malkontenton.

-Kaj ĉu vi ĝojas?..-li diris, turnante sian rigardon al la parolante.

-Kompreneble!.. Kian strangan karakteron vi havas, frato! - respondis la mastro, farante riproĉgeston per la mano.

- Ĉiam vi vidas en ĉiu entrepreno...

-Hm!..-supersonante la bofraton kaj prenante en la manon la tabakujon, por ree ekfrapi per ĝi je la tablo, diris la onklo.

-Ĉu strangan karakteron?. Ĉu ĉiam?..

-Ĉu Manjo revenis el la urbo?- malkuraĝe demandis la mastrino la edzon, penante per sia enmiksiĝo kvietigi la disputon, kiu minacis per malpaciĝo kutima.

-Ŝi alveturis... ŝi, kredeble, baldaŭ venos al ni; ŝi alportos al vi iajn donacojn,- respondis la edzo, ree turnante al la onklo sian rigardon. - Mia filo...

-Via filo estas stultulo... - neatendite interrompis lin la onklo.

-Tiel!.. Mi dankas vin....

-Ankaŭ stultulo estos via guberniestro, se li donos permeson por fondi la bibliotekon...

-Tiel... Bone!.. Daŭrigu, mi petas... - Fermetinte la okulojn kaj ofendite-mokeme skuante per la kapo, parolis la mastro. -Daŭriqu!...

-Pavel Ivanović!- ree sin turnis al la edzo la mastrino, - Ĉesigu, mi petas, la interparolon. Mia bona frato...

-Silentu!- interrompis ŝin la edzo, kun tia forto ekbatante, per la mano je la tablo, ke la kevazaro ektintis sur la tablo kaj la infanoj kuntiriĝis pro timo. La onklo pikse ekrigardis el-sub siaj densaj brovoj la mastron kaj siavice ekfrapis je la tablo per la arĝenta tabakujo.

- Ne bruu!.. Se vi volas timigi min, do vi timigos min nek per via krio, nek per la bruado. Kaj tio kaj la alia estas tute superfluaj... Ŝajne, ni interparolas kaj ĉiu el ni povas libere esprimi sian opinion. Ĉu tiel?...

La mastro silentis, evitante rigardon de la bofrato kaj per la mano, nerveme trementa, li ordigis sur la kapo siajn longajn harojn.

- Mi estas pli maljuna, ol vi, -daŭrigis la onklo per tono solene-emocia kaj edifa, - mi estas ankaŭ pli maljuna, ol via filo saĝulo! - li elparolis la lastan vorton plej klare kaj kun speciala akcento, ĉirkaŭrigardante la gemastrojn per severa rigardo triumfa.