Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sen titolo.

Antaŭparolo.

Ĉiufoje, kiam mi vizitas la urbon, mi ne preterlasas okazon viziti mian tiean konatan libriston maljunan, komercantan malnovajn librojn. Ĉu pro malriĉeco, ĉu pro avareco, tiom ofte propra al maljunuloj, li ne posedas butikon kaj vendas sian komercaĵon meze de urbbazaro, sub la ĉielo malkovrita. Malgraŭ tio, ke de unua rigardo tiu ĉi loko ŝajnas ne taŭga por librokomerco, lian komercaĵon ĉiam ĉirkaŭas densa homamaso de antikvaĵistoj — amatoroj kaj scivoluloj. Ne multaj el ili ordinare sukcesas foriri, nenion aĉetinte, la maljunulo scias tuj konjekti guston de iu ajn kaj sen granda peno ekinteresas ĉiun je novaĵoj kaj ofte ian forĵetindaĵon li vendas kun granda profito.

Antaŭ unu monato mi estis en la urbo je aferoj de ĵus aranĝita nia vilaĝa kreditasocio. Preskaŭ la tutan tagon mi pasigis en regnbanko kaj aliaj oficejoj kaj, lacigita, mi deziregis eble plej baldaŭ forveturi hejmen, ĵus la aferoj estos finitaj, prokrastante plej necesajn aĉetaĵojn, kiujn komisiis al mi la edzino. Kiam mi, dezirante atenti nenion, estis jam proksime de la stacidomo, mi ekmemoris pri la maljunulo-libristo kaj ia nekomprenebla, nekontraŭstarebla forto igis min subite reveni kaj viziti lin. Mirante je la neklarigebla sento, kiu ĉirkaŭkaptis min, mi rapidis al la libristo, kvazaŭ timante se iu antaŭvenos kaj foraĉetos dum mia foresto ion tre gravan por mi.

La libristo rimarkis min de malproksime antaŭ longe antaŭ mia alproksimiĝo nudigis respektoplene la kapon. Je tiu ĉi fojo li havis nemultajn aĉetantojn: super liaj amasoj de libroj malnovaj kliniĝis nur ia malriĉe vestita vilaĝano, kiu deziris aĉeti dikan Psalmolibron malnovan kaj unu sinjoro. La lasta kun granda atento foliis malnovan volumon de ia germana ĵurnalo ilustrita kaj, malkontente balancante la kapon, murmuris:

— Nur!.. Ĉu vi nenion havas krom tio ĉi?.. Kiam-do, kiam vi havos la promesitan?..

-Pardonu, sinjoro!.. Je Dio, mi akiros por vi la librojn deziratajn, sed vi iom atendu... — la maljunulo respondis, forigante polvon de ia dika libroligaĵo. — Eble, mi povos bonservi al vi per tiu ĉi libreto? — li daŭrigis etendante al li unu el noveelprenitaj libroj. — Jen estas ankoraŭ unu...

La sinjoro ekfoliis la libron kaj konfuzo tuj montriĝis sur lia vizaĝo.

— En kia lingvo ĝi estas?..

— En itala... hispana... — apenaŭ aŭdeble respondis la maljunulo, neatendinta la demandon.

Post unu minuto la sinjoro, paginte por la germana ĵurnalo, foriris.