Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANKORAŬ UNU MALAGRABLAĴO


Fine mi atingis la celon de mia longa veturado en glitveturilo. La ĉevaloj lacaj, malfacile spirante, altrenis mian veturilon al la perono de granda duetaĝa lernejkonstruaĵo vilaĝa, kies tri flankoj rigardis malafablan tombejon kun nigraj lignaj krucoj kaj nur la kvara estis turnita al la vojo. La vilaĝo estis tre malgranda; sur la strato estis vidata neniu. Kun koro premata de doloro mi rigardis la vilaĝon: rekte antaŭ mi staris preĝejo malgranda; dekstre, tri-kvar dometoj malnovaj kun malgrandaj kaj malpuraj fenestroj; maldekstre, grandega konstruaĵo grizkolora, pli simila al malliberejo ol al lernejo, kaj post ĝi longa, senfina vico da tombkrucoj...

— Kia abomena loko, diris mia veturigisto, alligante la ĉevalojn al ĉirkaŭbaraĵo. Mi kompatas vin, sinjoro...

Mia koro ekdoloris pli forte, ĉar mi jam antaŭvidis enuan unutonan vivadon, kiu atendas min meze de tombkrucoj.

Sur la lerneja sojlo aperis alta figuro de lernejservisto; en sia mano li tenis lanternon kun enmetita resto da sebkandelo, kiu verŝas ĉirkaŭe lumon malfortan. Dum mi kun granda peno liberigis miajn piedojn el multepeza kovrilo ĉirkaŭŝutita de neĝflokoj, li longe