Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur kiu estis skribita mallonga sed saĝa sentenco: «La konsolo en la vivmalĝojo».

Mian okupon interrompis la servisto, portanta temaŝinon.

— Ha, vi legas... — li parolis ridetante. Viaj antaŭuloj makuligis ĉiujn fenestrojn; sed vi ne maltrankviliĝu: printempe oni koloros la fenestrojn...

Mi respondis nenion. Ne gajaj pensoj amasiĝis en mia cerbo: mi bedaŭris mian ĵus lasitan lernejon kun pura ĉambreto bele tapetita, kun altaj fenestroj rigardantaj belan ĝardeneton.

Ektrinkinte unu glason da teo, mi kuŝiĝis en la liton, aŭskultante interparolon de mia veturigisto, kun la servanto.

— Tie ja estas la tombejo? — parolis la veturigisto, montrante per kapmovo la fenestrojn. — Ĉu vi kutimis al najbaroj tie loĝantaj?

— Mi kutimis... Oni parolas, ke iafoje la mortintoj aperas super siaj tomboj; sed tio ĉi okazas malofte... Ili ja estas kvietaj; pli kvietaj ol la vivantoj.

— Nu, mi ne loĝus tie ĉi eĉ unu tagon. Malfeliĉaj instruistoj!... Por salajro malgranda ili devas loĝi sur tombejo, ĉiutage rigardi krucojn kaj nove elfositajn tombojn! Ĉu oni ne povus elekti alian, pli konvenan lokon por la lernejo?

— He, vi, stranguloj! ĉiuj mallaŭdas nian lernejon; ĉiuj timas la tombejon, tamen neniu ja evitos ĝin... Kompreneble, niaj instruistoj estas homoj junaj, ili amas amuzaĵojn... sed... plej ofte ili ankaŭ estas homoj kuraĝaj. Mi konas unu sinjoron; li estis ankaŭ ĉi-tiea instruisto... Nu! Dum li estis sobra li timis nenion; sed vespere, ĵus li revenis hejmen, ebria, li kriis al mi: «onklo Dementi, mi timas! Iru, pasigu