Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la nokton apud mi...» Li estis homo mirinda... bona. Sed unufoje vizitis lin unu mortinto... kaj post tiam li forlasis la instruistoficon kaj forveturis. Li loĝis ĉi tie ne pli longe ol duonjaron.

— Ĉu memafere la mortinto vizitis tiun ĉi instruiston? — mi demandis la maljunulon, viŝante malgrandajn gutojn de ŝvito malvarma tuj aperintajn sur mia frunto. — Ĝi estas tre interesa. Volu rakonti! Ĉu vi mem iam vidis ilin...

Mi leviĝis de la lito kaj sidiĝis apud li. La maljunulo ekrigardis min atente kaj, videble, traleginte en miaj okuloj la timon, kiu ĉirkaŭkaptis min, ruze ekridetis, iom klinis sian preskaŭ tute senharan kapon kaj diris:

— Ne! Sinjoro, mi vidis ilin neniam. La virinoj senlaboraj babilas multon, sed ĉu iu kredas ilin?...

Mi rimarkis, ke la maljunulo ruzas. Kredeble, mia malkuraĝeco hontinda ne forglitis de lia akra rigardo; tamen tiu ĉi demando ekinteresis min, mi decidis agi decideme.

— Ne timu, aminda! Mi ja estas kuraĝulo: mi timas nenion.

— Mi kredas. Tamen nun estas noktmezo... Similaj rakontoj estas senutilaj... hm... hm...

Li ektusis, enverŝis teon en mian glason kaj komencis:

— Antaŭ ses jaroj tie ĉi loĝis ankaŭ juna instruisto... hm... mi tute perdis la memoron. Mi forgesis lian nomon... nu, tamen mi diros ĝin al vi poste. Tiu ĉi instruisto estis bonanima, kora homo... Nu... Li ne timis la tombejon: kontraŭe, li amis nian lokon trankvilan. Dum horoj liberaj li amis promeni laŭ nia tombejo. Mi ankaŭ iafoje partoprenis en tiu