Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi promeno. Tiam mi ankaŭ ekamis tiun ĉi lokon pacan... La herbeto mola gaje rigardas ĉielon, kovratan de maldikaj nubetoj blukoloraj. Laŭ la arbetoj saltas birdetoj... belaj, malgrandaj birdetoj... Ie murmuras fonto ne vidata kaj de supre akompanas ĝin la kanto de alaŭdo... «Ĉu bone ĉi tie, maljunuleto?» — li parolis ofte al mi. Mi nenion respondis, nur ekbalancis per kapo anstataŭ respondo. Mi ja estas malklera, neinstruita vilaĝano... Mi ne povas interparoli kun sinjoro instruita... — Rigardu, — li parolis, — ĉirkaŭe ĉi tiujn monumentojn malĝojajn kaj naturon kiu ĉirkaŭas ilin. Tie malsupre estas morto kaj tie ĉi — la vivo... Kie aliloke oni povas lerni la lingvon, la naturon?...» Ho, li estis stranga, saĝa junulo... — daŭrigis la servisto post mallonge. — Mi estas maljunulo malsaĝa, perdinta memoron, prudenton... Nu, bonaj homoj, vi volu pardoni min, se, eble, mi ion forgesis, aŭ rakontis malsame, ol mia sinjoro mortinta...

— Ĉu li jam mortis?... — mi demandis.

— Li mortis... Li parolis: «La morto estas transiro de ĉi-tiea vivo malfeliĉa kaj mallonga al vivo eterna senmalĝoja...» Ses jaroj jam pasis de tiam... jam unu kruco super lia tombo putriĝis... antaŭ hieraŭ mia nepo faris alian... Li estas ekslernanto lia. Nu, oni scias, ke infanoj estas kapablaj longe memori la bonon: liaj lernantoj estintaj — nun ili jam estas junuloj — eĉ ĝis nun ne povas ekrememori pri li sen larmoj...

Per la pugno maldika li elviŝis larmon sur sia vango.

— Mi, babilulo maljuna, eble, malhelpas al vi, sinjoro? — li demandis min. — Vi laciĝis pro la