Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsata... ili kune kun la instruisto iom drinkadis brandon. Malfrue vespere, aŭ eĉ nokte li revenadis hejmen ebria. — He, maljunulo, donu la temaŝinon! — li kriadis, sidiĝante apud mi kaj rakontante siajn aventurojn, timante eniri sian ĉambron... Unufoje, tiam ja estis ia festo... ŝajne, dimanĉo... li, laŭ sia kutimo, foriris ien promeni, kaj mi hakis lignon. Mi estas malriĉa... Mi devas perlabori kopekon provizan por bezonoj neantaŭvideblaj... Tiam mi hakis la lignon de la pastro... lia dometo staras kontraŭ la preĝejo; eble, vi rimarkis ĝin... Tiam estis printempo. Ĉirkaŭ sesa horo vespere mi vidas: mia sinjoro revenas balanciĝanta... mi forĵetis la hakilon. Ĉu oni povas labori ekster la domo, se la sinjoro venas hejmen? Eble li volas trinki aŭ manĝi, mi devas prepari ĉion... — He, vi, pekulo, — li diris, — ĉu oni povas labori dum festo?... Preparu la temaŝinon! Estis ankoraŭ sufiĉe lume, kvankam la krepusko nerimarkeble malleviĝis de supre, kiam mi enportis la temaŝinon... Post tio pasis ne pli ol duonhoro. Subite mi ekaŭdis laŭtan ekfrapon, sonoron de vitroj disbatataj kaj krion teruran. Dio indulgu nin!... Kio okazis?... Mi enkuris ĉi tien kaj... kaj vidas: l’ instruisto palvizaĝa staras en mezo de l’ ĉambro... sur la planko kuŝas amase disbatitaj vitroj kaj rompaĵoj de jen tiu ĉi fenestrokadro... Li ekvidis min kaj ekkriis tiom severe, ke mi eĉ timis... tiel li neniam kriis kaj insultis min. «Fripono, ĉu vi estas lernejgardanto?... Ĉu vi dormas, besto maljuna?... Se oni mortigos min, do vi ankaŭ senmove sidos en via nesto malbenita...» Mi provis trankviligi lin, sed, malgraŭ miaj vortoj, li longe daŭrigis insultadon. Nur post longe mi komprenis el liaj vortoj, ke li vidis... mort-