Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kelkaj nubetoj flugas rapide, senĉese ŝanĝante sian fantazian vidon, aliaj — malrapide. De tempo al tempo inter ili tie aŭ tie ĉi ekaperas malgrandaj pecetoj de klara ĉielo, en kies profundaĵoj tuj ekbrilas la malgrandaj okuletoj de petolaj steloj. Ilia brilo afable penetras en la densaĵon de foliaro kaj arĝentumas ĝin per sia lumo sorĉema.

De l’ nordo ekmoviĝis granda nigra nubego kaj kovris l’ arbaron per nepenetrebla kovrilo malluma. En la kaverno profunda de la betulo putriĝinta ekvekiĝis gufo: jen ĝi purigis l’ okulojn, ekkombis per ungo sian kolon lanugan kaj eksendis al l’ arbaro sian saluton vesperan: «Hu-hu-hu... u!» Mia koro sentema ekbatis de tiu ĉi neatendita krio; la najtingalo, iom intencinta komenci kantadon, subite interrompis sian trilon. L’ arbaro ektremis, la folioj silenliĝis interparoladon en la plej interesanta loko. Laŭta eĥo ripetis la noktkanton de l’ gufo kaj longe ne povis silentiĝi en la aero vespera.

La mallumo densiĝis. Inter l’ arbotrunkoj timeme englitis la noktaj fantomoj facilaj kaj maldikaj, simile al fumnubo aŭ vaporo. Per paŝoj neaŭdeblaj ili ekiris laŭlonge kaj laŭlarĝe la tutan arbaron. Ili paŝetas silente kaj nur malofte esprimas sian miron aŭ indignon per movo de siaj longaj malgraciaj manoj. De ilia akra rigardo povas kaŝiĝi nenio... Noverompita branĉo de abio, rabita nesto de birdo, ofendita besteto — ĉio altiradis ilian atenton, ĉio atendis ilian rigardon kaj helpon, kiuj estis tuj aperantaj.

Kiom da mirindaĵoj okazis dum tiu nokto en la arbaro antaŭ miaj okuloj!... La branĉoj rompitaj estis tuj kuracitaj, la nestetoj rabitaj pleniĝadis per no-