Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vaj ovetoj, la malsanaj kaj ofenditaj birdoj kaj bestetoj ricevis konsolon kaj resaniĝon.

Jam pasis la noktomezo. Sur la oriento malproksima ekbruliĝis jam la ĉielruĝo matena, tamen la bonfaremaj fantomoj senlace daŭrigis sian agadon kompatplenan. Malproksime ekkantis koko; la fantomoj maltrankviliĝis, rigardis la ĉielon ekruĝiĝintan kaj rapidis antaŭen... rekte al mi.

Ia teruro nekomprenebla ĉirkaŭkaptis min kaj ia forto netenebla min tiris for de l’ fantomoj. Fine, laciĝinta, mi ekfaletis je arbo kuŝinta kaj falis, ferminte l’ okulojn de timo.

Io facila, kiel venteto, ĉirkaŭkaptis min; ia voĉo delikata trasonis melodie super mia orelo, kaj kordoloro kun laceco tuj malaperis kiel sonĝo malagrabla...

Longe mi kuŝis kun okuloj fermitaj, ne volante lasi la trankvilecon; fine, mi ilin malfermis kaj kion mi ekvidis? Mi kuŝis jam ne en la arbaro malproksima, sed en la ĝardeno apud la domo mem patra. Ies mano zorgema ĵetis sub min amason da musko mola, kaj antaŭ mi, sub ombro de altaj aceroj, staris la fantomoj, apenaŭ videblaj ĉe la lumo de l’ suno reaperiĝanta. Simile al nubeto pluva, disblovata de vento, ili malgrandiĝadis kaj tute malaperis en la bluaĵo matena.

Kun vigleco mi eksaltis de la kuŝilo muska, retrovinte la senzorgecon infanan, kiun mi perdis antaŭ nelonge per l’ enamiĝo kaj kiun revenigis al mi la bonaj fantomoj arbaraj.

Fraŭlinoj, karaj miaj amikinoj, volu aŭskulti mian konsilon: simile al mi — ne timu la amon: ĝi estas ja sola benita donaco ĉiela, donita al la homoj.