Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardema, ĉar la ĉielo blua forglitis de ĝiaj piedoj — ĝi perdis la egalpezecon kaj falis senfundan aeran profundaĵon. Ĝiaj radioj falis sur la soldaton kuŝantan; agrabla sonĝo kunigis liajn okulharojn, disverŝinte laŭ la malsanema vizaĝo ĝojan plezuron.

«La bela vilaĝo, ĉirkaŭita per densaj ĝardenoj kaj betuloj maljunaj, rebrilas en la kristala supraĵo de rivero. Tie kaj tie ĉi verdiĝas senfinaj kampoj kovritaj per sekalo matura. Knabinoj, gaje kantante, revenas hejmen kun la rikoltiloj sur ŝultroj; — ilia kanto sonas simile al sonoriletoj arĝentaj. Petoluloj — junuloj — amasiĝas apud ili, ŝercas kun ili kaj penas superi ilian kanton per ĝoja rido, malproksime aŭdata. Sur la amaso de garboj sidas malgaja virino juna — lia edzino kun filo malgranda en brakoj. Li metis sian beletan vizaĝon al brusto patrina kaj dormas. Jen li levis la kapon, tiras la patrinon je mano kaj murmuretas: «Panjo! Kie estas la patro?... Ĉu li baldaŭ revenos al ni... ĉi...

Ŝi respondas nenion, nur, kovrinte sian vizaĝon per la antaŭtukoj ŝi ekspiras malfacile kaj ploras...»

* * *

Io maltrankviligas la dormanton. Li malfermis okulojn: la nigra, nepenetrebla mallumo kuŝis ĉirkaŭe. La malsekaĵo nokta penetris tra lia disŝirita vestaĵo ĝis lia korpo; li ekmoviĝis kaj paro de iaj birdoj kun malagrabla krio forflugis de liaj piedoj, svingante malfacile per siaj grandaj flugiloj.

— La korvoj jam antaŭsentas baldaŭan akiron... bone!... Ke morto venu pli rapide!... Ho, Dio mia, kia doloro en brusto, en ventro!... — li ekĝemis tusante malfacile.