Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi rapide sidiĝis kaj distre rigardis miajn najbarojn. La vilaĝano estis alta viro kun longa nazo kaj larĝa flavruĝa barbo; grandaj botoj kaj jako el hejma nankeno estis lia vestaĵo. Laŭ lia ruĝa vizaĝo, lipharoj kaj barbo fluis ŝvito, miksiĝanta kune kun gutoj da pluvo. Preninte el poŝo tukon malpuran li ĉirkaŭviŝis la vizaĝon. Tuj post ĉi tiu operacio, li komencis alian. El alia poŝo li elprenis malgrandan betulŝelan tabakujon, metis ĝin al nazo kaj longe kaj peneme ŝarĝis ĝin per pulvoro tabaka. Mi eksentis la malagrablan odoron kaj tuj ekternis.

La virinoj indiferente rigardis jen min, jen la vilaĝanon, manĝante pecojn da pano. Unu el ili estis malalta, maldika maljunulino. Ŝia vizaĝo kaj manoj estis tiom maldikaj, ke ŝi estis pli simila al mortinto ol al homo vivanta. L’ okulkavaĵoj estis tre profundaj kaj sur ilia fundo brilis senvive du malklaraj okuloj. Ŝajnis, ke ia ŝerculo intence ĉirkaŭmetis ŝian kranion kaj ostojn per haŭto sola por timigi la bonajn homojn. En unu mano ŝi tenis grandan pecon da pano, en alia ian ĉifonaĵon, kiu anstataŭigas tukon; per ĝi ŝi viŝadis senĉese sian vizaĝon malsekiĝintan de larmoj; apude staris ŝia junipera bastono. La alia virino estis sufiĉe juna vilaĝanino en hela kalikota vestaĵo. Ke pluvo ne povu malsekigi ŝian kapon, ŝi, laŭ kutimo de vilaĝaninoj ŝparemaj, metis sur la kapon la parton malsupran de l’ sarafano.

La vilaĝano rigardis la virinojn malamike kaj, fine, ekmurmuris severe al la maljunulino ploranta:

— Nu! Kio okazis? Ĉesu!... Ĉu vi esperas helpi per larmoj?... Malsaĝaj virinoj... Vere oni parolas, ke virino havas la harojn longajn kaj saĝon mallongan!...