Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kial vi algiuiĝis al mi, — ŝi ekkriis minace, puŝante la vilaĝanon per kubuto.

La vilaĝano foriris murmuretante ion. La vizaĝoj de miaj najbarinoj gajiĝis; mi rimarkis, ke lia apudesto ne estis plaĉanta al ili.

— Vi, eble, konis, sinjoro, — ŝi sin turnis al mi, — l’ onklon Mitrofan’on el vilaĝo Rogopivcevo? Li estis bona, pia vilaĝano!... Nur li trouzis brandon... Li rakontis al mi dum la pasinta Kristnasko, sidante ĉe ni je tablo kun ĉerpilo da biero en mano, kiel la diablo mokis je li.

— Ree oni komencis paroli pri diablo! — murmuris timeme la maljunulino, apenaŭ movante siajn makzelojn sendentajn. Pardonu min, pekulinon, Sinjoro!... Baldaŭ estos nokto... kaj ili babilas pri diablo.

— Unufoje iom ebria, li revenis hejmen, el urbo, de foiro, — rekomencis la virino, kvazaŭ ne aŭdinte la rediron de la maljunulino. — Estis aŭtuna vespero. La piedoj glitas laŭ la terkoto, la pluvo batas en vizaĝon... li iras en la arbaro kaj laŭte parolas ion kun si mem. Subite li vidas: proksimiĝas al li nia pastro vilaĝa Patro Nikifor... salutas lin kaj ridetas.

— Kien vi iras, Mitrofano? Baldaŭ jam venos la nokto malluma.

— Mi timas nenion! —respondis Mitrofano.

— Bone! bone! — la pastro laŭdas lin. — Ĉu vi, Mitrofano, volas drinki brandon?...

— Mi volas!... Donu, pastro sankta; ĉu vi posedas ĝin?

— Iru post mi, ĉi tie proksime estas mia loĝejo...

«Dio mia! — ekpensis Mitrofano, haltinte por unu momento, — la pastro Nikifor ja mortis antaŭ