Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj nin kun plezuro rigardis la suno, dum nokto malluma la luno kaj steloj. Ili balancis per kapo al ni kaj senvorte parolis, ke ni ne perdu vane la tempon rapide forkurantan.

Ni amis unu lokon. La vojeto ĉi tie krute iris malsupren al la rivero inter densaj arbetaĵoj de alno, saliko kaj sambuko, en kies foliaro ĉiuvespere kantadis najtingalo — la ĉiama akompananto de enamiĝintoj. Ankoraŭ pli malsupre estis ĵetita trans la rivero ponteto malgranda.

Tie ĉi nin povis jam vidi neniu dum la horoj de la malfrua vespero. Annjo staris ordinare sin apoginte je la balustrado de la ponteto kaj ĵetadis florojn en la rapidajn ondojn. La luno lumis al ni kaj ni, rigardante la fornaĝantajn florojn, gaje babilis.

Ofte dum ĉi tiaj minutoj la stranga antaŭsento de la morto proksima min ĉirkaŭprenadis. Kial ĝi aperis ĉe mi? Eĉ nun mi ne povas klarigi.

— Annjo, — diris mi unufoje al ŝi. — Mi sentas, ke mi vivas lastan mian printempon. Dum la sekvanta printempo mi kuŝos jam tie, en la tombo profunda...

— Ne maltrankviligu mian koron! Kial vi parolas pri morto, dum estas vivo ĉirkaŭe?...

Ŝi iom ekpensis. Poste, ajn ion ekrememorinte, ŝi metis sian manon en poŝon, prenis el ĝi ian malgrandan objekton, rapide alligis al ĝi ŝnureton kaj pendigis ĝin sur mian kolon. Mi ne malhelpis al ŝi.

Estis io mistere solena en ĉiuj tiuj ĉi movoj rapidaj.

— Tiu ĉi objekto, — ŝi diris, — estas medaljono. Ĝin donis al mi mia patro antaŭ sia morto. Mi jam parolis al vi, kiel amis min mia patro... Kiam li sentis, ke post kelkaj minutoj li mortos, li ordonis ve-