Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nigi min. Li kuŝis pala, senmova kun okuloj malbrilaj. Mi stariĝis antaŭ lin sur genuoj... larmoj neteneble fluis el miaj okuloj. — Patro! patreto! — mi murmuretis kisante lian frunton, vizaĝon kaj manojn. Ŝajnis al mi, ke li min ne rekonis, kaj la sento, ke mia patro amata min jam ne rekonas, min multe turmentis. Fine, li tuŝetis per mano mian kapon, ajn ion rememoris kaj diris per voĉo tremanta: «Ho, mia filino amata! mi estas malriĉa... mi restigas al vi nenian riĉaĵon... kaj ĉi tio estas mia kulpo. Pardonu min! Anstataŭ la riĉajo mi donos al vi ĝin... ĉi tiun medaljonon.» — Li montris al mi ian malgrandan objekton, pendantan sur lia kolo. Per manoj tremantaj li donis al mi ĝin, parolante: «Akceptu ĝin, mia filino, — ĝi posedas forton sorĉan. Ĝi konservos vin, aŭ la homon ĝin posedantan, de ĉiu malbono... ĝi longigos lian vivon. Se vi ekamos junulon korege, pasie, do donacu ĝin al li.» — Jen, mia kara, posedu ĝin; kaj ne timu vian antaŭsenton, nur kredu, ke ĝi vin konservos.

Plu paroli ŝi ne povis. La larmoj de l’ amo, de bondeziro ekfluis el ŝiaj okuloj.

Mi obeis al la vortoj de l’ amatino kaj konservadis ĝin, tiun ĉi malgrandetan arĝentan medaljonon, simile al ia sanktaĵo. Dum preskaŭ dekdu jaroj ĝi pendis sur mia kolo.

* * *

La tempo pasis. Mi jam maljuniĝis, miaj nigraj haroj jam blankiĝis, sulkoj kovris mian vizaĝon. Nun mi ne timas la morton, kontraŭe mi ĝin deziras, sed ĝi forkuras de mi kvazaŭ intence. Kial?... Mi ne estas homo superstiĉa, sed miaj pensoj nevole sin turnas al