Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgranda objekto sur mia skribtablo, — al la medaljono arĝenta.

En tiuj ĉi minutoj la malĝojo, malgajo plenigas mian koron kaj la sulkiĝintaj lipoj murmuretas: Kial?...

— Se vi, Annjo, posedus ĝin, do vi eble vivus ankaŭ nun... Vi volis doni feliĉon al mi, kaj mi... kun ĝojego kuŝiĝus en tombon... Annjo, Annjo! reaperu!...

Sed malgaje kaj vane sonas mia voĉo en la ĉambro. La homo ne povas revoki alian homon el tombo.

... Mallume brulas petrolo en lampo sur mia tablo labora, lumigante senordan amason da paperoj kaj ŝian lastan donacon, la medaljonon, mian ĝojon kaj malfeliĉon.