Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Tra la loko ensorĉita[1]
Foje noktomeze mi ĵus finis la artikolon
antaŭ longe promesitan al unu ĵurnalo,
kies kunlaboranto mi estis. Rektiĝinte
en la apogseĝo, mi, kun sento de
kontentiĝo interna, ekfumis cigaredon
kaj enpensiĝis. Ĉirkaŭe regis silento
muta, nur ie sub la planko bruetis muso
kaj pluvgutoj frapadis de tempo al
tempo la feran tegmenton. Dormo persiste
logis min en siajn brakojn.
Subite laŭta trudema frapado je la enirpordo tremigis min. En vilaĝo Kuvŝinovo okazis krimo: bubo juna, antaŭ nelonge edzigita, pro koleremo vundis sian patron per hakilo. La vundito pro granda sangoperdo svenis kaj nun, malgraŭ horo malfrua, oni invitis min
por komunii lin. Rapide vestiĝinte kaj
- ↑ „Tra la loko ensorĉita“ estis presita en „La Ondo de Esperanto“, No 47, 1912.