Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

preninte objektojn necesajn, mi post unu-du minutoj jam sidis en glitveturilo.

Dum frua printempo la nokto estis varma kaj luma, kvankam duono de la ĉielo estis kovrita per nubo, el kiu falis nur maloftaj kaj malgrandaj pluvgutoj. Mia veturigisto — Jakov Petrov, unu el plej malriĉaj vilaĝanoj de la vilaĝo, — kunfleksiĝinte iel nehome en antaŭa parto de la glitveturilo, ekfajfis akrasone kaj lia malgranda malgrasa ĉevalaĉo vigle ekkuris.

Kuvŝinovo estis la plej malproksima vilaĝo en mia paroĥo, kuŝanta en ses verstoj de la preĝejo. Antaŭ nelonge ricevinte tiun ĉi paroĥon, mi vizitis la vilaĝon ne pli ol kvarfoje kaj konis bone nur du-tri ĝiajn loĝantojn en kies nombro estis ankaŭ la veturigisto.

En la komenco de la vojaĝo mi eksciis de la veturigisto pri detaloj de la okazintaĵo kaj, mi konfesas, malvarmo ne unufoje kuris tra miaj membroj.

La ĉevalaĉo kuris ne longe. Baldaŭ la vojon ekbaris sennombraj kavoj kaj riveretoj, ofte neĝo malkompaktiĝinta ne povis elteni pezecon de la besto kaj