Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

piedire mi ne povis ankaŭ. Kion fari? Kion entrepreni?

Singarde rektiĝinte, mi ĉirkaŭrigardis, esperante revidi la malaperinton, sed kien ajn mi rigardis, ĉie mi vidis nur nigran kavon kaj nigrajn siluetojn de arboj. Pro ĉagreno mi ekvipis la ĉevalon, ĝi ektremis, svingis la kapon. Vipita duafoje, ĝi ekbatis kolere la akvon per la piedo kaj ŝprucigis sur mian vizaĝon fontanon de akvo malvarma. Mi ĵetis la vipon kaj laŭte ekkriis:

— Jakov!… Kie vi estas?… He-e!…

Eĥo, kiel tondro, eksonis super la ebenaĵo akva. De proksima arbo leviĝis ia granda birdo maltrankviligita kaj, malfacile svingante per siaj flugiloj, farinte rondon en la aero, ĝi malrapide malaperis en la nebulo densiĝinta. Kaj ree ekregis silento.

Supozinte, ke la veturigisto foriris por trovi la vojon, mi, pli bone kovriĝinte per fela sutano, decidis pacience atendi lian revenon. Kompreneble, li ne povis malaperi senpostsigne.

Mi atendis ne longe. Baldaŭ aŭdiĝis akvoplaŭdado kaj el post la arbetaĵo aperis silenta figuro de Jakov. Li estis