Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senfunda… Nur la preĝo kaj… Jen ree estas aŭdata krio!…

— Mi aŭdas nenion… Hontu, vi estas ne knabo malgranda…!

— Vi, patro, nelonge vivas ĉe ni, do vi ne scias… Dio nin gardu!… — li diris per rapida parolmaniero kaj, ree farinte la krucosignon, ekkriis:

— Trankviliĝu!… Ni estas homoj… diaj.

— Kredeble ie krias noktbirdo kaj vi jam estas pretaj kredi superstiĉe al fabeloj virinaj pri iaj animoj vagantaj…

— Vi scias nenion… Tamen, kiel laŭte ŝi krias!… Kredeble nun eĉ vi aŭdas, patro?…

Efektive, ia sono neordinara atingis mian aŭdon. Ŝajnis, ke jen iu pereas kaj petegas pri helpo, jen iu, simile al ni, perdinte la vojon krias, esperante trovi proksime lokon loĝatan. Nekutimaj impresoj, travivitaj dum la vojo, mistera humoro de la veturigisto kaj nokta tempo kreis ian fantazian elementon. Baldaŭ la krio ripetiĝis ie proksime antaŭ ni kaj poste nelonge ree ripetiĝis kun nova forto jam flanke de ni. Ŝajnis, ke efektive ia animo malbona