Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

manoj longe etenditaj super nia glitveturilo, ŝajne, petegis pri io.

— For!… Mi mortigos vin!… — kriis la veturigisto.

— Malaperu!… Ni estas diaj!… — mi ripetadis furioze la vortojn de la veturigisto.

Kiom da tempo tio daŭris, mi ne scias; same mi ne scias kio okazus se mi havus ian armilon.

— Patro Johano! Ĉu estas vi?… Ne timu!… Ĉu vi ne rekonis min?… Mi estas via konato… eks-poŝtisto Vasilij Sergeiĉ el Arĥangel…

Kvazaŭ granda monto falis de miaj ŝultroj, kiam mi ekaŭdis lian parolon bone konatan. Sur la vizaĝo aperis ŝvito varma kaj ia nekomprenebla nefalsita ĝojo anstataŭis la antaŭnelongan teruron.

La veturigisto ne tuj trankviliĝis. Li longatempe esploris la renkontiton per ambaŭ manoj kaj ne pli frue permesis sidiĝi en la glitveturilon ol dirinte antaŭ lia vizaĝo la preĝon por forpeli diablon kaj trifoje farinte la krucosignon super li.

La renkontito, simile al ni, perdis la vojon. Longan tempon vagante tra la