Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

marĉoj senfinaj, li malsekiĝis, kiel spongo, kaj tremis pro malvarmo. Feliĉe post nelonge la ĉevalo trovis ian vojon, baldaŭ alkondukintan nin en Kuvŝinovon. La vunditon mi trovis ankoraŭ en konscio kaj komuniis lin.

Gastama Jakov liveris al ni sekajn vestojn kaj plifortigis nin per varmega teo kaj brando. Lia malgranda varma ĉambreto, kun karbiĝintaj muroj kaj plafono, post nia longa vagado meze de malvarmeco kaj malsekeco, ŝajnis al ni vera paradizo. Drinkinte po tri-kvar glasetoj, ni varmiĝis, forgesis antaŭnelongan timon kaj gaje interparolis. Vasilij Sergeiĉ ankaŭ nenion sciis pri malbona reputacio de la loko ĵus vizitita, kaj la mastro volonte rakontis al ni pri ĝi:

Antaŭ longe, dum la epoko de servuto en la vilaĝo najbara estis bieno de severa grafo Zmiev. Li estis fama per sia krueleco kaj senkoreco. En la sama vilaĝo loĝis fraŭlino Zoja — knabino neordinare bela. Ŝi havis fianĉon — ankaŭ samvilaĝan forĝiston, kiu amis ŝin ĝis sinforgesemo. Iliaj gepatroj estis kontentaj pri elekto de siaj infanoj kaj nur