Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni enŝlosigis la mizerulinon en la ĉambro malvasta kaj nudigis ŝin, por ke ŝi ne forkuru. Tamen foje ŝi decidis forkuri hejmen al sia amato. Trovinte ie longan ŝnuron, ŝi, tute nuda, nokte malsupreniĝis tra fenestro. Malfeliĉe ŝia forkuro estis baldaŭ rimarkita. Granda amaso de servantoj sinjoraj kun hundaro estis sendita ĉiudirekten por trovi kaj revenigi Zoja’n. En densa marĉa arbetaro oni atingis ŝin. La krio korŝiranta, petanta la kompaton, miksiĝis kun hunda bojado kaj malmodesta insultado de la malĉasta bando. Lastamomente, kiam ŝajnis, ke restis nenia espero pri ies helpo aŭ defendo, kiam la hundoj furiozaj estis pretaj sin ĵeti al la nudulino kaj disŝiri ŝin, de ie subite aperis la fianĉo. Kelkaj vortoj karesemaj, mallaŭte elparolitaj al ŝi, sukcesis tuj trankviligi ŝin kaj, pli frue ol la hundoj ekkaptis ŝin, li baris ŝin per sia figuro fortega. Poste li enbrakigis ŝin kaj laŭte ekkriis:

— Trankviliĝu!… Ni estas diaj!…

En la sama momento dentoj de la hundoj eniĝis en la korpojn de la gefianĉoj. La grafo, informita pri la okazintaĵo,