Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

venis mem por rigardi la mortintojn. Li volis liberigi la korpon de la knabino el la brakoj de la amato, sed ĉiuj penoj estis vanaj: iliaj manoj, kvazaŭ feraj, estis nedisigeblaj.

Longan tempon iliaj korpoj kuŝis tie ne enterigitaj, ĝis kiam ia piulo entombigis ilin en la sama loko.

De tiam, — finis la rakontanto, — ĝis nun ŝia animo vagas ĉiunokte tra la arbaroj kaj marĉoj apudaj. Ŝiaj ĝemoj kaj krioj aŭdiĝas senĉese, jen petante la preĝon, jen minacante la venĝon. Estas malfeliĉa tiu homo, kiun ŝi renkontos sur sia vojo: ĝis la tagiĝo li ne trovos la vojon perditan, se li ne pereis pli frue en ia marĉo.

Nur, memore pri la amato, ŝi indulgas, kiam oni ripetas liajn vortojn lastajn:

— „Trankviliĝu!… Ni estas diaj!…“

Originale en Esperanto verkita de pastro Joh. Ŝirjaev.