Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi pensas, — daŭrigis Paŭlo post kelka paŭzo, montranta al la direkto de sia kastelo. mi pensas, ke mi plu ne reiros tien...

— Neeble ! — respondis la maljunulo. — Pripensu, ke vi havas devojn al via edzino, al via nomo: kaj la mondo...

— La mondo ! — interrompis Paŭlo, levante sian kapon kun maldolĉa malestimo sur la lipoj. — La «mondo »! La decreguloj! la hipokrito, kiu estas deviga por la homoj... ho!... mi scias, mi scias, kaj mi ne kulpigas vin, kolonelo! Vi estas homo honesta, sincera, sed vi ne sentis la premon de la « mondo ». vi ne portadis la maskon de la societo, kiel mi, kaj vi he vekriis sekrete pro la doloro, kiel mi; mi, kiu devis kaŝi mian malfeliĉon, kiel la hundo kaŝas sian malsanon, por ke ne vidu ĝin tiu ĉi bona, tiu ĉi honesta, tiu ĉi decoplena « mondo »...

Kvazaŭ estus subite elfendiĝinta la ĉirkaŭkorpaĵo de lia animo, li daŭrigis kun tulmantaj okuloj, kun tremanta tono, klinante sin al la kolonelo, kiu mirante lin aŭskultis

— Kion sciis pri mi la « mondo »? kion pri miaj doloroj, pri miaj ĉagrenoj, kiuj venenis mian sangon ! Kion sciis la « mondo » pri tiu abomena perfido, kiun mia propra patro faris kontraŭ mi! Kial do ne venis helpi al mi tiam la « mondo » ? kial do ĝi ne akcelis malhelpi la friponaĵon ?... per kio kompensos min la « mondo » por miaj forrabitaj jaroj, por mia detruita vivo, kaj per kio kompensos la « mondo » tiun ĉi malfeliĉan knabinon, Zoe'n, tiun ĉi sanktulinon, kiu ploregis kaj vane petegis por kompato, kiun trompis mia patro, jes, la mia !... Ho, redonu do al ni la