Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« mondo » la forrabitajn jarojn, ĝi kompensu nin por la kordoloroj, por la malfeliĉoj, kaj ĝi kredigu al mi, ke la patro rajtas trompi, perfidi sian filon, ke mi estas devigebla suferi la sekvojn de tiaj agoj, kaj ke ĉio tio ĉi estas saĝe, konvene, bone, honeste farita !...

— Paŭlo, trankviliĝu, — diris la kolonelo. — Mi ja nenion komprenas el tiuj paroloj, kiujn vi diras al mi.

— Kial kompreni? Jam malfrue. Mi petas vin, kolonelo, kiam vi reiros al mia edzino, diru al ŝi, ke ŝi komencigu la eksedziĝan proceson kontraŭ mi; mi ĉion konsentos jam antaŭe.

— Eble vi mem venus.

— Ne, mi ne iros. Mi restos tie ĉi kun Zoe, kaj morgaŭ mi veturos en vilaĝon Krizba, por serĉi mian filon.

— Vian filon ? ... Kiel ... do ...

— Vi miras ?

— Ne, mi ne miras, — respondis la kolonelo, — mi jam komprenas.

Paŭla neige skusi sian kapon.

— Ne, vi ne komprenas, kolonelo. Sed mi volas, ke vi komprenu. Sciiĝu pri ĉio, kaj poste juĝu klare. Ankaŭ rakontu ĝin al mia edzino, se vi volas: se vi ne volas, ne rakontu. Al mi estas egale. Mi estas jam indiferenta pri ĉio, kio estas ekster mi.

Paŭlo sidiĝis apud la kolonelo.

— Juna mi estis ankoraŭ, kiam mi konatiĝis kun Zoe, kiu estas hebreino.

— Ha! — Vi « ha »-as. Vi ankaŭ. Mi komprenas vin. La “mondo », la antaŭjuĝoj, la estimindaj limoj, la