Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

obeindaj bariloj, starigitaj de la societo! Tiaj vi estas ĉiuj: tia estis ankaŭ mia patro. Sed, vidu klare, mi tion volas. Aŭskultu min, mi tuj finos. Ĝi estas simpla historio. Oni ofte aŭdas tiaspecajn historiojn, — kaj oni opinias, ke ili ne estas interesaj: sed pri tiuj, kiuj estas la herooj de tiaj historioj, la mondo malmulte scias, ĝi restas indiferenta al ili. Aŭskultu, poste juĝu je mi. — Mi jam ne memoras detale, kiel ĝi okazis. Mi amis Zoe'n, kaj ŝi amis min. Timema infano ŝi estis, kiun oni povis terurigi per neafabla, laŭtega vorto, kaj kiu nenion sciis pri via decema mondo. Jes, pri la " mondo », kiu nepardoneble kondamnas pro la plej malgranda kulpeto, se ĝi estas publike farita, — sed preterrigardas, ignoras, pardonas eĉ pro la plej granda krimo, se ĝi estas zorge kaŝita... Sed mi ne intencas nun prediki al vi pri tiuj ĉi eluzitaj frazoj, kiuj tedas vin, sed doloras al mi, ĉar malespero pelas ilin sur miajn lipojn. Mi volas nur diri, ke, kontraŭ malpermeso de mia patro, mi daŭrigis la interligitecon kun Zoe, ĉar ni pasie amis unu la alian.

Paŭlo kolere frapis la teron per sia piedo.

— Mia patro diris al mi, ke li ne toleras hebreinon. Li ne toleras Zoe'n. Zoe estas malhonesta, malĉasta... Tio sufiĉis al mi. Tiu ĉi vorto kaŭzis al mi pli akran doloron, ol kaŭzus batoj per vipo.

— Senpripense li parolis, mi serioze diras...

— Ĉu vi kredas? Ne, sinjoro, ne; mia palro tre bone sciis, kion li faras, sed li malbone kalkulis kaj — malfrue. Aŭskultu. Unu tagon la patro de Zoe skribis leteron al mi. Leteron, en kiu li petas min, ke mi redonu la hontamon al lia filino, ke mi donu nomon al Zoe kaj al ŝia intano, kiu infano estas ankaŭ la mia.