Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiun leteron, sen mia antaŭa scio, mia patro defraŭdis, kaj li en mia nomo — — —

Paŭlo ekkaptis la manon de l' kolonelo kaj ĝemege dnurigis :

— En mia nomo li monon sendis al Zoe... monon... monon...

— Paŭlo, mia Paŭlo...

— Monon. monon. en mia nomo! Ho, kie estis tiam la « mondo »! kial ĝi ne venis por malhelpi tiun teruran friponaĵon, tiun krimon, kiu elvokas venĝon ĉielan, tiun krimegon, per kiu mia patro, mia propra patro fosis tombon por mia honesteco, por mia feliĉo!... La patro de Zoe resendis la monon, kaj la sekvintan tagon mi vane serĉis ilin. Ili malaperis, forlasis la vilaĝon kaj dum du jaroj mi nenion aŭdis pri la maljuna Lazaro kaj lia filino. Pro miaj malsukcesaj esploroj por ili mi falis en malesperan indiferentecon. Mi interesiĝis pri nenio plu. Nur kelkfoje kaptis min kalero kontraŭ la tuta mondo, kaj tiam mi kulpigis en mia spirito Zoe'n, mi provis kredigi al mi, ke ŝi neniam amis min, ke ŝi volas sin liberigi de mi por ĉiam, kaj ĉi forŝtelas nian filon kaj kaŝas lin ien. En tiu tempo mi konatiĝis kun vi, kolonelo, kaj kun Lidio. Mia patro instigis min al edziĝo, kaj mi obeis. Kial ne ? Se Zoe povas vivi sen mi, mi ankaŭ povos vivi sen ŝi. Laŭ ordono de mia patro mi edziĝis je Lidio.

— Mi nenion sciis pri la ĵus rakontitaj aferoj, — murmuris la majuna sinjoro.

— Duonjaron post mia edziĝo mi renkontis Zoe'n en la urbo. Pala ŝi estis kaj serioza, ne la konita Zoe plu. Ŝi jam ĉion sciis pri mi, kaj ŝi sciigis min pri si. Sed estis jam malfrue, — mia Dio! — jam tre malfrue !