Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi volis tuj eksedziĝi de mia edzino, sed Zoe ni permesis tion. Ŝia patro — diris Zoe neniam konsentus, ke mi edziĝu je lia filino: li diiris, ke mi estas voluptulo, trompisto, mensogulo, kiu denove proponos monon por kompensi la moralan faligon. Vane mi petegis lin, ke li aŭskultu min: li malakceptis, forpelis min. Poste mi demandis Zoe'n pri nia filo ; ŝi respondis, ke li estas en bona loko, — sed ŝi ne diris, kie li estas. Kaj mi ne havis kuraĝon, postuli lin. Poste ni adiaŭis. Malĝoja adiaŭo ĝi estis, sinjoro. Kompatinda Zoe... ŝi ne ploris, ŝi estis serioza kaj trankvila. Kaj kiam ni forlaŝis unu la alian, mia koro pleniĝis je malvarmo, je senlima malespero : sed tiu persono, al kiu mi estus povinta riproĉi pro mia forŝtelita vivo, tiam jam ne vivis. Mia patro mortis du monatojn antaŭ tiu renkonto. — Malĝoja historio estas tio ĉi, ĉu ne vere?

La kolonelo mute premis la manon de Paŭlo. Paŭlo daŭrigis

— Vane mi skribis al Zoe leterojn : ili nemalfermie resenditaj estis al mi: La maljuna Lazaro zorge gardis sian filinon : ŝi absolute ne povis skribi al mi. Eble, ŝi eĉ ne volis. Eble la skribo estus kaŭzinta ankaŭ al ŝi kordoloron. Poste mi ankaŭ ne skribis. Rezigne mi provis kontentiĝi je mia sorto, kaj mi konsolis min per similaj historioj de aliaj, pri kiuj la « mondo » tiel ne scias, kiel ĝi ne scias pri miaj turmentiĝoj, — aŭ, se ĝi eĉ scias, ĝi trovas ilin tiel simplaj kaj nerimarkindaj, kiel la miajn.

Paŭlo restariĝis kaj demandis la kolonelon : Ĉu vi kondamnas min?

La maljuna sinjoro ankaŭ restariĝis kai forte