premis la manon de Paŭlo. Li respondis per unu sola vorteto.
— Ne.
Sur la landvojo alproksimiĝis la kaleŝo de Paŭlo, per rapida troto. Paŭlo nerve prenis la kuraciston je brako kaj rapide enkondukis lin en la dometon de l' kampogardisto.
Piedfingre ili iris en la ĉambron.
— Bruligu kandelon, — diris mallaŭte la kuracisto.
Paŭlo proksimiĝis al la lito kun la brulanta kandelo.
— Ŝi dormas, li diris al la kuracisto, kiu palpis la manon de Zoe, kaj ĵetinte unu rigardon sur ŝian dolĉan, blankan vizaĝon, sin turnis al Paŭlo :
— Ŝi mortis, — li respondis serioze.
☆
Ne volu sciiĝi pri la doloro, kiu, se enmordas la
koron, ne degelas en larmoj. Ne volu sciiĝi pri tiuj
mutaj turmentoj, kiuj kunpremas la cerbon kaj plenverŝas
ĝin per sango tiel, ke ĝi preskaŭ disfalas pro
la premanta doloro.
Paŭlo ne ploris ĉe la enterigo de Zoe. Oni jam enterigis ŝian ĉerkon, sed eĉ unu guto da larmo ne aperis en liaj okuloj, eĉ unu plenda vorto sur liaj lipoj.
Reirante li ne akceptis la proponitan brakon de la kolonelo. Li marŝos senapoge. Li ne estas malforta, li estas trankvila. Li estas kontenta, ĉio bone okazis. Tre bone estas, ke Zoe mortis; ŝi ja ne suferos plu... tre bone...