Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La maljuna sinjoro maltrankvile esploris lian vizaĝon kaj sekrete balancis sian kapon.

En la dometo de l' kampogardisto Paŭlo rigide adiaŭis de la kolonelo. Li vojaĝos en. la najbaran vilaĝon. Tie estas lia filo, li serĉos sian filon.

— Ĝis la revido, kolonelo.

— Mi iros kun vi, Se vi konsentos, respondis la maljunulo.

— Dankon al vi!

Frumatene ili ekvojaĝis. La kampogardisto kun delevita ĉapo deziris feliĉan vojaĝon al la sinjoroj, kaj instruis la veturigiston, Stefanon, ke li elektu la vojon dekstran, ĉar ĝi estas pli bona, ol la alia.

Post dek minutoj la kaleŝo malaperis en la arbaro. Kaj post unu horo alvenis el la kastelo alia kaleŝo, el kiu sinjorino Katolnai eliris. Ŝi estis ekscitita, kaj apenaŭ ŝi komprenis el la vortoriĉa raporto de l’ kampopgardisto, ke vere la sinjoroj estis tie ĉi, sed antaŭ unu horo ili forvojaĝis.

— Kien ?

— En vilaĝon Krizba — sur tiu ĉi vojo.

Lidio residiĝis en la kaleŝon, la veturigisto ekvipis la ĉevalojn, kiuj facilmove tiris la veturilon sur la vojo al Krizba.

La bonanima vilaĝano skuetis siajn ŝultrojn.

— La sinjoroj pli rapide veturas. Stefano veturigas.

Kaj Stefano veturigis la kaleŝon tra herboj kaj arbetaĵetoj, ĉiam en rekta direkto.

Senviva, malĝoja pejzaĝo ĝi estas. Nudaj ŝtonegoj leviĝas el la flankoj de montoj, sur kiuj nur juniperoj povas vegeti, kaj kriplaj abioj kaj pinoj. Malgaje ili