klinas siajn malhelverdajn, maldensajn foliarojn, kvazaŭ ili dezirus forlasi siajn lokojn kaj transplantiĝi sur la randon de la vojo, sur kiu Stefano veturigas la luksan kaleŝon.
La sinjoroj ne vidas la pejzaĝon. Precipe Paŭlo, li nenion vidas. Li fermis siajn okulojn. Li estas profundiĝinta en siajn pensojn.
La kolonelo ankaŭ pensadas en la rekta angulo de la kaleŝo. Jen li kunpremas siajn pugnojn kaj dentojn, jen li ekscite prenas siajn lipharojn, jen li enfingras en la veluran sidilon de l'kaleŝo.
— Mi ne sciis, mi ne povis scii, — murmuris li mallaŭte.
Li sentis, ke li ne trovas la ĝustan rimedon de klareco, Paŭlo multe parolis, rapide parolis, kvazaŭ li volus per unu fojo elverŝi ĉiujn siajn dolorojn, ĉiujn siajn suferojn, — kaj tamen li multe preterlasis. Kaj la maljuna, fiera nobelulo, Francisko Katolnai la Grizharulo! Li ne komprenas, ne! Tio estas senhonestaĵo, friponaĵo, kondamnindaĵo. Paŭlo estas prava. La moralreguloj de la societo estas malperfektaj, mallumaj, kriplaj, falsaj, absurdaj! La antaŭjuĝo de la societo estas krimo kontraŭ la Kreo, ĉar ĝi estingas la fajreron, kiun la Kreinto bruligis en la homo koro, por ke Li konservu per ĝi la eternecon. La mallumaĵoj de la societo estas kondamnindaj atencoj kontraŭ la ĉiela fajro de l' amo, kiu estas la eterneco, la sankteco, la dieco mem.
Ne estas eble, ke Francisko Katolnai la Grizharulo trankvile povas dormi en sia tombo !
...Sed jen maloftiĝas la abioj, la juniperoj : kie altaj montoj etendiĝas al la ĉielo en kaprica senordeco,