Saltu al enhavo

Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sub la serioza Tatra, oni vidas pajlotegmentajn dometojn, jen ruĝajn, jen bluajn, kun randohavaj, malgrandaj fenestroj. Tiu ĉi vilaĝo estas Krizba, la vilaĝo de paroĥestro Petro Chrasztek.

Rubmontetoj en la kortoj, — malgrasaj brutoj blekas en muskaj staloj : hundoj bojas malvolonte al la kaleŝo alvenanta.

Paŭlo atente ĉirkaŭrigardas,

— Kien mi veturigu ? demandas Stefano, la veturigisto.

En la pastrodomon.

Petro Chrasztek jam de malproksime ekvidis la veturilon. Neniam venis tia bela kaleŝo En tiun ĉi vilaĝon : li mem ne vidis tian dum la dekses jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi. Kaj jen, ĝi direktiĝas ĝuste al la pastrodomo.

Petro Chrasztek ordigas sian pastran veston kaj eliras sur la korton. Mario estas jam tie : miras admiras la tuta servantaro.

La paroĥestro humile sin klinante akceptas la gastojn alvenantajn. Li salutas Paŭlon, kiun li persone konas, — kaj kun afablega rideto li sin klinas antaŭ la kolonelo, kiu ĵetas malŝatan rigardon sur lin ; al la maljuna oficiro ne plaĉas tiu ĉi grasa, sensulka vizaĝo, — tiu ĉi sklavanima pastro.

En la ĉambro Paŭlo demandas :

— Ni serĉas unu knabon ; eble vi, sinjoro paroĥestro, povus doni al ni ian sciigon.

— Jes, via sinjora moŝto, unu knabon : ordonu.

— Oni donis lin al la sonorigisto, antaŭ multaj jaroj. Li estas fremda knabo. Ĉu vi povus diri al mi, kie li estas?