Petro Chrasztek ronden malfermas siajn okulojn kaj embarase balbutas :
— Vi serĉas tiun knabon...
— Jes, tiun knabon. Mian filon.
— Ĉu li estas... la filo... de via... sinjora moŝto.
La paroĥestro stariĝis, malfermis la pordon de la najbara ĉambro, kie, en simpla ĉerko, malgrasa infano kuŝis mortinta. Kvar kandeloj ĵetis palan lumon al lia multe suferinta vizaĝo, sur kiu vidiĝas longedaŭrinta malsano.
— Tiu knabo... jen... estas tie ĉi...
Paŭlo, malfeliĉa —
Li alpaŝis al la ĉerko, rigardis la mortintan knabon rigide, longe, kaj kiam la kolonelo aliris apud lin, li ĝemege ekploris, ploris kortuŝante, ploregis pro la nekonsolebla doloro...
— Mia kara filo!... mortis...
— Hieraŭ tagmeze, — raportis plendatone la pastro kun manoj kunmetitaj. — Ni pasigis tutajn noktojn nedormantaj ĉe lia lito, mi kaj Mario; ĉu ne vere, Mario?
Paŭlo kisis la malvarmajn lipojn de la infano, poste reiris en la alian ĉambron.
— Lasu la pordon malfermita, — li petis mallaŭte.
— Li estis ĉiam malsanema, — klarigis la paroĥestro al la kolonelo, sed prudenta, saĝa infano. Ni amis lin, kvazaŭ mian fraton. Ĉu ne vere, Mario ? Du fojojn ni eĉ venigis kuraciston por li el la urbo; sed domaĝe, li ne estis kapabla forigi la mortigan malsanon, kiu lin atakis. Inter miaj brakoj li mortis.
Paŭlo nenion aŭdis el la mensogoj de Petro Chrasztek. Li rigardis la ĉerkon, la filon de Zoe, sian