propran filon, kiu neniam sentis la patran kareson, kiu neniam ĝuis la patrinan kison. Li ja vivis, kiel vojranda malforta herbo, ruinigata de pli fortaj kreskaĵoj, de bestoj, de homoj... Ha! malbenan laboron faris tie ĉi, sur la tero, la mallumaĵoj de la societo kaj ne estas eble, ke ekzistas Dio, se Francisko Katalonai la Grizharulo trankvile dormas en sia luksa tombo...
— Lasu nin solaj, — diris la kolonelo severe al la pastro. Poste li prenis la manon de Paŭlo kaj provis lin konsoli per simplaj, sed sinceraj vortoj:
— Nenion utilas la konsolo, mi scias, sed refortigu vin. Paŭlo, provu venki viajn malĝojajn sentojn.
En tiu momento senbrue malfermiĝis la pordo. Nova gasto alvenis: Lidio. — Rapide ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, — ŝi ĵetis esploran rigardon al la ĉerko. poste al Paŭlo, — kaj ŝi ĉion komprenis. Ĉion tuj ekkomprenis, ĉion trasentis la virino.
La kolonelo alparolis ŝin malhonhumore :
— Vi venis, nevino...
— Mi alvenis, mia onklo, — respondis Lidio mallaŭte.
Paŭlo lace turnis sian kapon: jen estas lia edzino.
Kaj tiam la bela sinjorino aliris antaŭ Paŭlon : longe, profunde ŝi rigardis en liajn okulojn, poste ŝi ĉirkaŭprenis lin delikate per siaj brakoj kaj kisis lin longe, kore, amplene :
— Multe vi suferis, mia kara edzo...