Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Auli ekaŭskultis. El la alia ĉambro aŭdigis du spirbruetoj: tiuj de la avino kaj fratino. Se li nun leviĝus treege mallaŭte kaj elirus eksteren por manĝi la hajleron? La malbona pordo plorbleketas kvazaŭ hundo malsata, eble la avino vekiĝos kaj ekgrumblos. Tio ne multe signifus, sed ŝi denuncos. Ŝi ja denuncos kaj tiam oni havas por fari ne nur kun la Patro Ĉiela, kies punoj tamen estas pli-malpli problemaj. Auli rezignas la eliron kaj daŭrigas la meditadon pri l’ familiaj aferoj de la Patro Ĉiela. Al la Patro Ĉiela oni devas diri dankon, kiam oni estas satmanĝinta. Foje demandis Auli, ĉu oni ne devas diri ankaŭ al la Patrino Ĉiela. El la respondo li konkludis, ke la Patrino Ĉiela kvazaŭ entute ne ekzistas, sed tio ja ne povas esti, ĉar kio estas la patro sen patrino? Kiu kuiras al ili manĝaĵon kaj lavas ilian tolaĵon, kiu iras kun patro en arbaron por ŝteli lignaĵon kaj kiu detiras poste al la patro la kotkovritajn botojn? Patrino supozeble ekzistas, sed pri ŝi oni verŝajne ne volas paroli. Eble ŝi ne estas la vera patrino, sed ia »kromvirino«, kiel tiu de la patro de Petsu-knabo. Sed la Patro Ĉiela ja ne toleras kromvirinojn, kiel diris la avino. En la kapo de Auli ekturniĝis stranga radaro, li kuntiris sin sur la kuŝejo kaj rigidiĝis. Sed iom post iom liaj sentemaj oreloj kaptis paŝojn ŝtelirajn kaj tio eltiris lin el la komenciĝanta sonĝa vizio. Auli rigardis al la interĉambra pordo kaj vidis sur la sojlo blankan figuron, kiu manetende serĉis al li la vojon. Auli volviĝis kun la kapo en la litkovrilon kaj tremante ekatendis. Ankaŭ nun li ne povis preĝi, kvankam mortotimo lin ekregis kaj la vivo ŝajnis esti pli kara ol iam antaŭe. Simile al struto li kaŝis sian kapon kaj dorlotis en si la malfortan espereton, ke eble oni