Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sinjorino Breton, por insiste peti, ke ŝi akompanu ilin al la festeno. Fine ŝi cedis.

Krom unu-du plej intimaj amikoj, nur parencoj kunvenis ĉe la festeno.


Lilio, jam nun sinjorino Ĉester, neniam bedaŭris sian decidon. Ŝia edzineca vivo estis feliĉa. Kiam, unu jaron post ŝia edziniĝo, bela, fortika filineto naskiĝis, la edzo kaj ŝi konvinkiĝis, ke nenio jam mankas al ili por plenigi ilian ĝojon.

Grava kaŭzo por gratulo estis la fakto, ke post la naskiĝo de la infaneto la patrino de Lilio multe pli inklinis forgesi pri sia antaŭa mallezuro kontraŭ la edziniĝo de Lilio kun sinjoro Ĉester.

Tamen ne longe daŭris ĉi tiu plena feliĉeco.

Estis ĉagrene, ke sinjoro Ĉester estis tia homo, kia povas rifuzi al neniu petanto pri monhelpo.

Venis tago, kiam la ordinare gaja sinjoro Ĉester aspektis tre malgaje. Li povis kaŝi antaŭ Lilio nek sian ĉagrenon nek ĝian kaŭzon, sed post iom da tempo sciigis ŝin, ke li senpripense subskribis paperon, per kiu li promesis pagi certan sumon da mono, ŝuldatan de amiko, kondiĉe, ke tiu ĉi mem ne povos ĝin pagi.

Antaŭ kelke da monatoj li tion faris. Poste la facilanimulo tute forgesis pri sia subskribo, ĝis li ricevis postulon pagi sumon, pri kiu li neniel rajtis promesi la pagon, pro devo al la edzino kaj infano.

La kompatindaj geedzoj multe interparoladis pri la malĝojiga afero de la mono, kaj decidis, ke ili devos ĝin pagi.