Saltu al enhavo

Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XX

Oni haltigis fiakron antaŭ la domo. Preskaŭ tuj poste la sonorilo laŭte sonis, kaj la bruo de la frapilo faris resonojn tra la domo.

Responde al la letero de Lilio, la gesinjoroj Leden alvenis por rigardi la ĉambrojn.

Tion Lilio ja espere atendis, sed okazis io, kion ŝi ne atendis, nome, ke ŝi eksciis, ke sinjorino Leden estas malnova amikino de ŝia infaneco.

Kune ili ludadis, kariĝis unu al alia, kaj restis amikinoj ĝis post sia disiĝo antaŭ multe de jaroj, kiam Klaro edziniĝis kun sinjoro, kiu havis oficon en Hindujo.

Tien la edzo kaj edzino ekveturis du semajnojn post la edziĝo.

En la daŭro de du jaroj Lilio kaj Klaro korespondadis, kaj dum tiu tempo Lilio ankaŭ edziniĝis.

Kelkan tempon poste la leteroj komencis maloftiĝi, unu-du ne atingis la adresitinojn, kaj fine la korespondado tute ĉesiĝis.

De kiam Klaro Leden kune kun la edzo kaj filo revenis en Anglujon kaj renkontiĝis kun la malmultaj el siaj antaŭaj amikinoj, kiuj ankoraŭ loĝis en la ĉirkaŭaĵo de ŝia antaŭa hejmo, ŝi penis retrovi Lilion, la plej amatan el ĉiuj, sed vane.

Ŝi povis nenion sciiĝi krom tio, ke Lilio vidviniĝis antaŭ longe, ke ŝi havas infanojn, kaj ke ŝi