estas tiel malriĉa, ke ŝi devas mem labori por ili.
Kiam Klaro legis la nomon subskribitan ĉe la fino de unu el la leteroj ricevitaj responde al la anonco de ŝi kaj la edzo pri loĝejo, kaj kiam tuj poste ŝi denove rigardis la konatan skribkarakteron, ŝia koro saltis pro la ĝoja antaŭsento, ke ŝi baldaŭ retrovos la amikinon.
Tiel forte ŝi ekscitiĝis pri la agrabla espero, ke ŝi komencis nerve tremeti, kiam la fiakro alproksimiĝis al la domo. Si multe pli deziris trovi Lilion, ol taŭgan loĝejon. Si trovis ambaŭ.
Nur unu infano naskiĝis al gesinjoroj Leden. Tio estis Jaĉjo, kiu havis preskaŭ tri jarojn pli ol Ĝojo.
Kiam Jaĉjo estis kvinjarulo, grava akcidento okazis al Klaro, kiu, pasiginte longan tempon de suferado en la lito, sufiĉe resaniĝis, por povi riski marveturon, kiel la kuracisto urĝe konsilis. Li rekomendis, ke ŝi iru loĝi en la pli varma klimato de suda Anglujo, prefere ĉe la marbordo.
Tion ŝi jam faris, kaj el ĝi rezultis tiom da pliboniĝo de la sanstato, ke ŝi kaj la edzo decidis provi la iom pli severan klimaton de la norda parto de Anglujo ne tre malproksime de Liverpolo, kie sinjoro Leden ricevis firman oficon profitdonan.
Jen kial en la Mercury aperis la anonco, el kiu sekvis la ĝoja renkontiĝo de Klaro kaj Lilio.