Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devus alveni, Lilio kutimis elrigardi tra la fenestro por vidi tuj, kiam la leteristo aperos.

Ekvidinte lin, ŝi ĉiam malfermis la pordon, staris kun atenda teniĝo, kun rideto sur la beletaj lipoj, kun mano preta ricevi la avide deziratan leteron. Sed post la ricevo de la suprecitita letero, pasis kelke da semajnoj, en kiuj Lilio ricevis neniajn sciigojn pri sia edzo, kaj ŝi konsumiĝis de maltrankvilo.

Unu matenon, ankoraŭ unu fojon ŝi staris ĉe la pordo, por ricevi la ĉiam pli deziregatan leteron.

Ŝi jam ne ridetis pro plezura antaŭsento; kontraŭe sur ŝia vizaĝo montriĝis esprimo de maltrankvilo, kvazaŭ ŝi sopiras ion, pri kio ŝi samtempe timas, ke ŝi ne ricevos ĝin.

Sinjoro Ĉester kutimis enmeti siajn leterojn en kovertojn, sur kiuj li stampis la nomon kaj adreson de la ricevonto, kaj kiam la leteristo, kiu vidis la kreskantan maltrankvilecon de Lilio kaj divenis ĝian kaŭzon, montris tian stampitan koverton, la vizaĝesprimo de Lilio tuj heliĝis, ŝia teniĝo malstreĉiĝis, dum kvazaŭ granda ŝarĝo glitis for de ŝia spirito.

Sed tio daŭris nur momenton. Palpante la ĵus ricevitan leteron ŝi konsciis, ke ĝi estas tre malpeza kaj maldika, kvazaŭ ĝi konsistas el nur unu folio da papero.

Proksime de la patrino paŝetis Florenco, al kiu Lilio ekparolis:

— Kia nebona paĉjo! sendi tian mallongan leteron!

Rapide forŝirinte la koverton, ŝi trovis, ke la