Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis lin flegi, per nenio povis lin servi! Eble, se ŝi estus apud li kaj mem prizorgus lin, li ne estus mortinta. Sed eĉ se li nepre devis morti, tiam se ŝi nur estus apud li, ŝi povus multon fari por l, faciligi kaj eĉ dolĉigi al li la tempon de suferado. Krom tio, ŝi jam nun havus karajn memorojn pri tiu tempo kaj povus pli poste rakonti kelkajn el ili al la infanoj. Kredeble li estus klariginta al ŝi siajn esperojn kaj dezirojn prila infanoj…

Ŝi decidis, ke de nun ŝi penos agi rilate al la du infanoj tiel, ke ili neniam sentos la mankon de sia patro…

Subite ŝi rememoris, ke ne eĉ unu fojon li vidis la vizaĝon de ilia malgranda filo! neniam vidis kiel gaja, petolema li estas! neniam sentis hajn braketojn ĉirkaŭ sia kolo! neniam aŭdis han dolĉan voĉeton balbuti:—paĉjo,—kiel ŝi instruadis lin!…

Ŝi ekploris.

* * *

Ondo da rememoroj fluis en ŝian menson, venigante al ŝi bildojn de la feliĉa pasinteco.

Ŝajnis al ŝi kvazaŭ ŝi nur komencis vivi, kiam ŝi la unuan fojon eksciis pri sia amo al la edzo, kiu en tiu tempo ankoraŭ ne estis ŝia edzo.

Estis granda, sekreta ĝojo ami lin, sed kiam ŝi eksciis, ke ankaŭ li amas ŝin, ŝia vivo kvazaŭ ekfloris.

Ŝi rememoris pri la tago, en kiu ŝi kaj la edzo eniris sian domon la unuan fojon, kiel geedzoj. Kiel ame li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion, dirante al ŝi per voĉo mallaŭta pro emocio: