Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
tute ame. Kiamaniere ŝi nutros, vestos, instruigos la infanojn, ŝi ankoraŭ ne demandis al si, sed longe forgesi pri tio estis neeble.
Ŝi diris al si:—Baldaŭ mi pripensos tion, kaj ankaŭ mi informos la patrinon kaj ceterajn parencojn pri mia perdo, sed hodiaŭ mi nepre devas resti sola, devas kiom eble kredigi al mi mian grandan perdon, devas permesi, ke mi ploru, malĝoje pripensu, revoku la estintecon ĝis sato; jam morgaŭ mi estos kuraĝa.