Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Kia estos la sorto de mia negranda libro, kiu post longa laborado estas jam preta iri en la literaturan mondon de Esperantujo? Pri tio mi tute ne povas diveni. La rakonto ne pretendas esti io pli, ol karaktera skizo de brava virino. Ekzistas multaj “Lilioj” en la mondo, kiuj tamen ne havas la konsolon kaj helpon, kiujn donus al ili vizio tia, kian havis la Lilio, kiun mi provis portreti. Mia rakonto alportu esperon kaj kuraĝigon al almenaŭ unu suferanta persono!

Se la Esperanto de mia rakonto estas bonstila, tion mi multe ŝuldas al la sindona, zorga kaj lerta helpo kaj kontrolo de mia amiko sinjoro George Gordon, F.B.E.A.

Mi deziras danki sinjoron Emilio Gaston Ugarte (Hispanujo) kaj fraŭlinon Margaret Rüster (Germanujo) por ilia kritiko kaj kuraĝigo pri la unua parto de la skizo, kiun mi submetis al ili antaŭ pli ol tri jaroj.

Edith Alleyne Sinnotte, F.B.E.A.

“Ibhar”,

Wolseley Street,

Mont Albert,

Victoria, Aŭstralio.

la 16an de Julio 1917.