Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esti apartaj de la ceteraj libertempuloj, grupiĝintaj sur la herbejo, kie la infanoj diskuris, kolektante florojn, por fari el ili bukedojn aŭ girlandojn.

La du homoj kompreneble estis gefianĉoj. La viro estis sufiĉe altkreska, kun fortika korpo, kaj estis sinjore vestita en griza pantalono, longa, nigra surtuto kun baskoj, kaj veŝto ankaŭ nigra, montranta neĝblankan ĉemizon kaj kravaton el malhela silko.

Sur la kapo li portis altan silkan ĉapelon. Liaj okuloj estis bonhumoraj, kaj liaj brunaj lipharoj kaj barbo kaŝis bonhumoran sed ne fortan buŝon kun negranda mentono.

La fraŭlino lin akompananta estis negranda sed gracia; ŝi estis bonguste kaj penplene vestita per palblua lanaĵo delikate teksita kaj garnita per rubandoj el nigra veluro kun kremkoloraj puntoj. Granda ĉapelo el nigra pajlo kun miozotoj kaj puntoj similaj al tiuj sur la vesto, kovris bone formitan kapon kronitan de blondaj buklaj haroj, el kiuj kelkaj falis kvazaŭ karese ĉirkaŭ la intelektoplena frunto kaj konkosimilaj oreloj.

La brugrizaj okuloj montris konfidemon kun trankvileco. La nazo estis iom granda, kaj la delikate kurbiĝanta buŝo, ankaŭ iom granda, estis bele formita, kaj, pro mallonga supra lipo, montris regulajn, bonajn dentojn. La granda mentono atestis firman karakteron.

La fraŭlinon demetis la gantojn, tial oni povis vidi bonformajn manojn, kiuj ne kutimis fari fortan laboron. Ŝi portis unu solan ringon kun