Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bonega rubeno, ĉirkaŭita de perletoj; tio estis la donaco de la fianĉo, kiu estis gvidanta ŝin al benko lokita apud la rivereto, kies murmuretado estis jam aŭdebla.

— Jen, Lilio — li diris — sub tiu saliko estas la ĝusta sidloko por ni kun seka planko por la piedoj.

— Kiel elegantaj estas la salikoj kun siaj branĉoj gracie kliniĝantaj ĝis la rando de la akvo, kvazaŭ ili kisus ĝin! — diris Lilio kun admira rigardo.

— Jes — respondis sinjoro Ĉester — mi pensas, ke mi admiras ilin pli ol ĉiujn arbojn, ne nur pro ilia gracio, sed ankaŭ ĉar ŝajne ili la unuaj akiras verdecon kaj ili la lastaj perdas ĝin. Ĉi tie ili estas abundaj, kaj ili bone ŝirmos nin kontraŭ la pluvetoj. Ni sidiĝu ĉi tie, sed atendu unu momenton, dum mi sternos vian pluvmantelon sur la benkon, por gardi vin kontraŭ malpurigo de via bela vesto. Jen, ĉu estas komforte al vi, mia kara?

Post iom da babilado pri negravaĵoj, sinjoro Ĉester demandis:

— Lilio, kara, ĉu vi jam povas difini la tagon de nia edziĝo? Ĉu mi ankoraŭ ne atendis sufiĉe longe? Mi estas tre soleca! Se vi atendos la konsenton de la patrino, mi timas, ke vi devos longe atendi!

— Mi multe pripensis la aferon, Filipo, kaj fine mi ankaŭ decidis, ke ne estus bone pli longe prokrasti, La patrino tute ne volas priparoli la aferon kun mi, ŝi ĉiam diras: “Vi jam estas plenaĝa kaj devas fari laŭ via bontrovo. Nur